So-net無料ブログ作成
検索選択
- | 次の10件

La unua kato [en miaj infaneco, juneco]

En mia infaneco ne estis kato ĉirkaŭ mi. En mia memoro restas nur malmultaj katoj, pri kiuj mi rakontos.
Mi vivis kun gepatroj, du pliaĝaj fratoj kaj hundo en duetaĝa domo. La hundon oni nomis "Poti (poĉi)". Poti signifas malgrandan. Kiam mia patro ĝin portis al nia hejmo, ĝi estis ankoraŭ suĉhundido, do estis vere "poĉi".
Japanstila domo konsistas el ligno, papero kaj muro el tero. Ĉambrojn dividas ĉefe ŝovpordoj, sed ne muro. Ŝovpordo konsistas el ligno kaj papero, kaj estas du specoj, "Husumo" kaj "Ŝoĵio". Ŝoĵio estas nur blanka papero gluita sur ligna plektaĵo. Ni de tempo al tempo novigas la ŝoĵi-paperon. Husumo estas pli filma ol la ŝojio.
Iutage, kiam mi estis ĉirkaŭ 6-7 jara knabo, en mia hejmo kolektiĝis kelkaj buboj, kolegoj de mia dua frato. Ili portis katon, kaj ĝin alfrontigis al nia Poti. Ili ankoraŭ tenis la bestojn per la manoj. La hundo ŝajne emis petoli kun la kato, sed katflanke ne estis tia. Kio okazos, se la bestoj liberiĝos el la kateno? La buboj kun grandaj emocio kaj sciemo samtempe liberigis la bestojn.
La kato alte saltis, trarompis la ŝoĵion, kaj malaperis kiel fulmo.
Ĝi estas la unua kato en mia fora memoro.

Pri ĉi tiu blogo [aliaj]

Hieraŭ mi iom studis pri ĉi tiu blogejo, kaj sukcesis malaperigi la reklamojn japanlingvajn, kiuj multe devas ĝeni ne-japanlingvanojn.
Mi skribas Unikode, kaj la esperantaj literoj aperas ĝuste, sen ia helpsigno (ekz. -x). Se sur via ekrano la ĉapelitaj literoj fantomas, sciigu al mi per la rubriko "コメント (komento)".
En la paĝo ankoraŭ troviĝas multaj japanlingvaj indikoj. Ĉu mi povas ilin esperantigi, mi ne scias. Se vi povas helpi min, bv. kontaktu min.

Ĉe la komenco [aliaj]

Mi estas jam ne komencanto de Esperanto, sed ankoraŭ ne sperta nek lerta en la lingvo.
Por kutimiĝi al esperantumado mi skribos seriajn eseetojn en ĉi tiu blogejo.
Mi esperas, ke miaj skribaĵoj bone esprimos mian penton kaj trankviligos la animojn de la bestoj.
- | 次の10件

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。