So-net無料ブログ作成
前の10件 | -

En ipernity [aliaj]

Lastatempe mi ekskribis samajn eseetojn en eble pli internacia blogejo "ipernity". Mi iom modifis la eseetojn laŭ mia polurado.
La adreso estas jene: http://www.ipernity.com/home/katam
Ankoraŭ malmultaj vizitis mian novan blogon, sed jam germana esperantisto donis komenton interesan.

Tora [en miaj infaneco, juneco]

Unu el la idoj de Tama havis la aspekton de grizkolora tigro. Kiel oni nomis ĝin, mi ne memoras, kaj ĉi tie mi provizore nomas ĝin Tora, kiu signifas tigron.
La katidon oni donis al tuj najbara familio, antaŭe en kies korto iu kato donis min profundan tranĉvundon per sia dentego. En la familio estis ege petlema knabaĉo, pro tio Tama ne povis alproksimiĝi al sia ido. Krome la bubaĉo multe turmentis la besteton. Ekzempre li kaprice kaj abrupte kaptis kaj ĵeetis ĝin.
Tora tre malrapide kreskis.
Iutage ĝi venis al mia hejmo. Ĝi havis ankoraŭ duonan korpon ol ĝiaj du fratoj. Tiam hazarde estis Tama. Mi alpuŝis ĝin al la manpinto de la patrina kato. Sed tiu saĝa katino jam ne povis rekoni sian idon. Mi premis kaj kuŝigis ĝin por ke la katido bone trinku la lakton. Tama eltenis mian perfortan premon, hirtigante sian hararon ĝis la katido satiĝis.
Tora iom post iom kreskis, fariĝis matura virkato, kiun la bubaĉo jam ne facile povis kapti. De tempo al tempo mi vidis ĝin mirinde grandan.

Tama (fino) [en miaj infaneco, juneco]

Okazis alia problemo al la homoj. La katido estis jam sufiĉe granda, kaj Tama ne povis nutri ilin nur per sia lakto. De tempo al tempo troviĝis malgranda muso jam mortinta, kiun Tama donis al sia ido kompreneble. Tio nervozigis mian patrinon. Mia patro decidis folpeli la patrinan katon por ke li kaj lia edzino dorlotu nur la katidon senĝene. Li malpromesis al ni eĉ doni nutraĵon al Tama.
Tama ne komprenis la situacion. Kial la homoj ne donas nutraĵon, kiu estas sia malamiko, ĝi ne sciis. Petante nutraĵon ĝi miaŭis, ĉirkaŭiris premante sin al la piedoj de mia patrino, sed ŝi tenis la ordonon de sia edzo.
Iutage mia patro kaĵole vokis la katon. Ĝi ĝoje alkuris al li, atendante nutraĵon. Li kaptis ĝin per la manoj kaj enpuŝis ĝin en kartonon. Per motorbiciklo li forportis ĝin kaj ie, en fora loko, liberigis la katon. De tiam mi neniam vidis la katon Tama.
La vortoj de mia patro, "Ĝi povas vivi ie ajn", restigis obtuzan vundon en la profundo de mia koro.

Tama (5) [en miaj infaneco, juneco]

Tama estis tre bela trikolora katino. Ĉu ankaŭ viraj katoj havis saman opinion, mi ne scias. Sed ĝi certe havis sian amaton, kaj naskis bebojn.
Oni trovis tri katidojn en vestoŝranko de najbara domo, kie loĝis vira kato, supozeble la patro de la idoj. Tama fervore zorgis, nutris per la patrina lakto siajn katidojn.
Kiam oni transportis la idojn al mia hejmo, Tama maltrankvile miaŭis, kvazaŭ protestus kontraŭ la arbitra ago de homoj.
La katidoj bonorde kreskis. Iutage miaj gepatroj disdonis du katidojn al najbaroj. Eksciinte, ke en mia domo restis nur unu ido, Tama tuj trovis aliajn du idojn kaj komencis klopodon ree kolekti siajn idojn.
Unue ĝi forportis sian idon per la buŝo. Kiam la ido grandiĝis kaj jam ne estis portebla per la buŝo, Tama ŝanĝis la rimedon. Ĝi donis sian lakton al sia ido. Kiam la ido alteniĝis al la mampinto, Tama ekstaris kaj malrapide ekiras. La ido sekvas sian patrinon. Ĉiam oni reportis la idon al mia domo, sed Tama insiste ripetis la forkondukon de sia ido. Daŭris la batalo inter Tama kaj homoj envolvante la najbarajn homojn. La situacio estis ege maloportuna por la kato, ĉar ĝi nepre devis trovi sian lokon en iu homa domo. Tama ne estis sovaĝa kato. Oni facile trovis la forkondukitan katidon. Sed Tama ne laciĝis de la batalo, sed homoj iom eklaciĝis.

Tama (4) [en miaj infaneco, juneco]

Nuntempe japanaj modernaj loĝejoj ĝenerale havas hejtilojn, eĉ krimatizilojn.
Sed antaŭe ne estis efika hejtilo en nia domo. Japana tradicia ligna domo el ligna trabaĵo, teraj muroj kaj papero, havas multe da fendetoj, ekzemple inter la tirpordoj, inter muro kaj tirpordo. La ĉambroj facile aerumiĝas, kaj malfacile estis hejti ilin.
En mia infaneco "hibaĉo" estis preskaŭ ununura hejtilo en mia hejmo.
Hibaĉo estas ceramika ujo, en kiu ni tenas lignokarban fajron. Per hibaĉo ni povas varmigi niajn manojn, sed ĝi preskaŭ ne efikas por hejti la ĉambron.
Sur la planko en unu ĉambro estis kavo profunda ĉirkaŭ 40 centimetrojn. Ĉe la fundo de la kavo estis krado, sub kiu estis lignokarba fajro. Ni sidis ĉe la rando de la kavo, kaj etendis dikan kaj molan kovrilon sur la kavo. Tiamaniele maksimume ses homoj samtempe povis varmigi siajn piedojn.

En iu vintra vespero, kiam en mia hejmo estis Tama kaj ĝia ido, pri kiu mi rakontos venontfoje, mi sidis ĉe la hejtil-kavo kun du katoj granda kaj malgranda. Mi prenis mezurilon el bambuo, kaj el sub la kovrilo mi movis ĝin, aperigis kaj malaperigis petoleme. Kompreneble mi celis la katidon. Sed antaŭ la ido ekpetolis, la patrina kato ĵetis sin al la stangeto kun brilantaj okuroj. Senkonscie mi laŭte ridis ĝin, kaj la kato kondutis kvazaŭ ĝi hontus pro sia infaneca ago. Mi serioze pensis, ke kato havas kapabon senti honton.

La lignokarba fajro estas iom danĝera, ĉar en manko de oksigeno ĝi produktas karbonan monooksigenon, kiu estas mortiga veneno. La toksiĝo per tiu danĝera gaso tre malfacile perceptebla por ni, homoj.
Iuvespere Tama elrampis el la hejtil-kavo, en kiu ĝi dormis. Tiam ĝi ne povis moviĝi vigle erte pro toksiĝo de karbona monooksigeno. Supozeble la kato instinkte perceptis la danĝeron. Kato ja havas kapablon superan al homoj.

Tama (3) [en miaj infaneco, juneco]

Eble vi bone scias, ke en la ĉambroj de japana domo ordinare estas malpermesate porti ŝuojn. Mia domo havis ter-koridoron, tra kiu oni povas iri de la vestiblo ĝis la kuirejo, necesejo kun ŝuoj. Apud la koridoro viciĝis ĉambroj, kies planko estis ĉirkaŭ 40 centimetrojn alta ol tiu de la koridoro. Kiam ni eniris en la ĉambron, ni lasis ŝuojn sur la planko de la koridoro.
Iun tagon al mia domo venis gasto kun granda hundo, AKITA-ken. La hundego trankvile penetris tra la koridoro, kaj ĉe la sojlo de la kuirejo renkotiĝis kun Tama. Ĉu la kato forkuris terurite pro la hundego? Ne, la fierplena besteto senhezite ftrontis kontraŭ la hundo, kaj donis akran baton.
Ŝajne la teruraj ungoj de la kato ne donis damaĝon al la hundo, sed la bestego tuj turnis sin, kaj same kiel enirado malurĝe retroiris.
Estis bela la figuro de la eleganta kaj brava kato.

Tama (2) [en miaj infaneco, juneco]

Antaŭ ol Tama venis, ni neniam havis katon. Tama estis la unua kato por mia familio.
Mi ne memoras, ĉu la kato estis origine nomiĝis Tama aŭ nomis ĝin tiel iu el miaj familianoj. Japanlingve Tama signifas ion sferan, juvelon, ion karegan, belecon de virino, ktp. Certe Tama estis bela kaj ina kato.
Tama antaŭe vivis kun iu familio, kiu loĝis distanca de nia domo pli ol cent metrojn. En la domo ankaŭ estis du grandaj hundoj, supozeble bokseroj. Inter Tama kaj la du hundegoj ne estis paca akordo. Tama abomenis la grandaĉulojn, kaj ekvagadis ekster sia domo.
Kvankam Tama ekloĝis en mia domo, ĝi mem ne konsideris sin aparteni al nia familio. Ĝi ankoraŭ vagadis ekstere kaj ofte trovis sian provizoran liton en najbaraj domoj.
Tama estis majstra mus/rat-ĉasisto. Ĝi ofte alportis al nia domo muson aŭ raton kaptitan en najbara domo. Grandan raton jam mortan, sed malgrandan ankoraŭ vivan, kun kiu la ĉarma trikolora besto longtempe petolis kaj turmentis ĝin senkompate. Kelkfoje Tama malsukcesis rekapti muson, lasi ĝin forkuri, kaj kolerigis tiel mian patrinon.
Tama ankaŭ tre ŝatis manĝi muson/raton. Manĝinte tuton de granda rato nur escepte la kapon, tuj poste manĝis eĉ pli multe ol kutime nutraĵon, kuiritan rizon kun floko de "sekgita bonito".

Tama (1) [en miaj infaneco, juneco]

Kiam Tama unuafoje venis al mia familio, mi estis 12-3 jara lernanto. Jam mia plej aĝa frato laboris en fora urbo.
Nia domo estis parte duetaĝa, kaj ĝi havis tegmentojn altan kaj malpli altan. Sub la malpli alta tegmento estis koridoro, kuirejo kaj necesejo. Tra la tegmento elstaris fumtubo de la kuirejo.
La ĉambro de mia dua frato kaj mi estis en la dua etaĝo. Tra la fenestro ni povas eliri el la ĉambro kaj paŝi sur la malpli alta tegmento.
En unu somera tago tra la malfermita fenestro mi vidis belan trikoloran katon, kiu supozeble vagadis de tegmento al tegmento. Ĝenerale kato ne estas amikema al nekonata homo, sed ĉi tiu kato montris sian simpation al mia alvoko.
Mi tuj kuris al la kuirejo kaj revenis kun sekigita fiŝeto. Sed ĝi ne intresiĝis pri la fiŝo, sed alpuŝis sian molan korpon al mia mano. Mi unuafoje eksciis la agrablecon karesi katon. La kato mem certe trovis ian bonon ĉe nia hejmo, kaj ekloĝis kun mia familio.
Pro la kaprico de juneco mi kaj mia frato iufoje petolaĉis kaj iom turmentis ĝin, dum mia patro tre dorlotis ĝin.

La dua kato [en miaj infaneco, juneco]

En mia infaneco, kiam ankoraŭ malpli ol dek jaroj pasis post la Dua Mondmilito. Nia kvartalo estis tute alia ol la nuna, kiu havas tute urbecan aspekton.
Ĉirkaŭ mia hejmo troviĝis kelkaj kamparanaj domoj, kiuj havis korton por labori, stalon kaj kabanon por rezervi terkulturilojn, semojn k.s. Najbare estis vasta kampo de moruso. Ĉiuj estis nia ludejoj. Ni kuradis tra la kampoj, tra la kortoj, eĉ tra la domoj, libere plikis kaj manĝis bongustajn fruktojn de moruso.
Ankaŭ tuj najbara domo havis korton malfermitan al la strateto, kiu etendiĝis malantaŭ mia domo.
Estis somero. Mi, sep-okjara knabo, estis sola en la najbara korto. Mi vidis katidon, kiu observis min de malantaŭ io. Mi forte deziris amikiĝi kun la ĉarmuleto.
Apud mia piedo estis sitelo kun akvo, en kiu naĝis kelkaj fiŝetoj. La najbara knabo kaptis ilin ĉe la rivero.
Unu el la fiŝetoj surdorse flosis, kies brile blankan ventron mi vidis. Mi prenis la jam ne naĝantan fiŝeton, kaj tenante ĝin sur la fingroj, proponis al la katido. La ĉarma besteto iom post iom alproksimiĝis al mi tre timema kaj singarda. Mi, etendante la manon, pacience atendis ĝin ĝoje manĝi la frandaĵon. Mi imagis, ke la aminda besteto certe volos amikiĝi kun mi.
Finfine la etulo impetis al la fiŝo, facile kaptis ĝin per la buŝo, kaj returne forkuris fulmrapide.
La dentego de la besteto restigis sur mia meza fingro profundan kaj akran vundon. Mi ne memoras la dorolon, nek sangon, sed memoras nur la stultan knabon gape rigardanta la fingron kaj sinriproĉanta.

Korekto [aliaj]

Ho ve! Kvankam mi plurfoje kontrolis mian skribaĵon, kaj nuligis erarojn, en mia unua kaj lasta, do ankoraŭ nur unu eseo en ĉi tiu blogo "La unua kato" ankoraŭ restis eraro. Ĝin jam mi korektis.
Certe necesas provlegado per aliulo.
前の10件 | -

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。