So-net無料ブログ作成
検索選択

Tora [en miaj infaneco, juneco]

Unu el la idoj de Tama havis la aspekton de grizkolora tigro. Kiel oni nomis ĝin, mi ne memoras, kaj ĉi tie mi provizore nomas ĝin Tora, kiu signifas tigron.
La katidon oni donis al tuj najbara familio, antaŭe en kies korto iu kato donis min profundan tranĉvundon per sia dentego. En la familio estis ege petlema knabaĉo, pro tio Tama ne povis alproksimiĝi al sia ido. Krome la bubaĉo multe turmentis la besteton. Ekzempre li kaprice kaj abrupte kaptis kaj ĵeetis ĝin.
Tora tre malrapide kreskis.
Iutage ĝi venis al mia hejmo. Ĝi havis ankoraŭ duonan korpon ol ĝiaj du fratoj. Tiam hazarde estis Tama. Mi alpuŝis ĝin al la manpinto de la patrina kato. Sed tiu saĝa katino jam ne povis rekoni sian idon. Mi premis kaj kuŝigis ĝin por ke la katido bone trinku la lakton. Tama eltenis mian perfortan premon, hirtigante sian hararon ĝis la katido satiĝis.
Tora iom post iom kreskis, fariĝis matura virkato, kiun la bubaĉo jam ne facile povis kapti. De tempo al tempo mi vidis ĝin mirinde grandan.

Tama (fino) [en miaj infaneco, juneco]

Okazis alia problemo al la homoj. La katido estis jam sufiĉe granda, kaj Tama ne povis nutri ilin nur per sia lakto. De tempo al tempo troviĝis malgranda muso jam mortinta, kiun Tama donis al sia ido kompreneble. Tio nervozigis mian patrinon. Mia patro decidis folpeli la patrinan katon por ke li kaj lia edzino dorlotu nur la katidon senĝene. Li malpromesis al ni eĉ doni nutraĵon al Tama.
Tama ne komprenis la situacion. Kial la homoj ne donas nutraĵon, kiu estas sia malamiko, ĝi ne sciis. Petante nutraĵon ĝi miaŭis, ĉirkaŭiris premante sin al la piedoj de mia patrino, sed ŝi tenis la ordonon de sia edzo.
Iutage mia patro kaĵole vokis la katon. Ĝi ĝoje alkuris al li, atendante nutraĵon. Li kaptis ĝin per la manoj kaj enpuŝis ĝin en kartonon. Per motorbiciklo li forportis ĝin kaj ie, en fora loko, liberigis la katon. De tiam mi neniam vidis la katon Tama.
La vortoj de mia patro, "Ĝi povas vivi ie ajn", restigis obtuzan vundon en la profundo de mia koro.

Tama (5) [en miaj infaneco, juneco]

Tama estis tre bela trikolora katino. Ĉu ankaŭ viraj katoj havis saman opinion, mi ne scias. Sed ĝi certe havis sian amaton, kaj naskis bebojn.
Oni trovis tri katidojn en vestoŝranko de najbara domo, kie loĝis vira kato, supozeble la patro de la idoj. Tama fervore zorgis, nutris per la patrina lakto siajn katidojn.
Kiam oni transportis la idojn al mia hejmo, Tama maltrankvile miaŭis, kvazaŭ protestus kontraŭ la arbitra ago de homoj.
La katidoj bonorde kreskis. Iutage miaj gepatroj disdonis du katidojn al najbaroj. Eksciinte, ke en mia domo restis nur unu ido, Tama tuj trovis aliajn du idojn kaj komencis klopodon ree kolekti siajn idojn.
Unue ĝi forportis sian idon per la buŝo. Kiam la ido grandiĝis kaj jam ne estis portebla per la buŝo, Tama ŝanĝis la rimedon. Ĝi donis sian lakton al sia ido. Kiam la ido alteniĝis al la mampinto, Tama ekstaris kaj malrapide ekiras. La ido sekvas sian patrinon. Ĉiam oni reportis la idon al mia domo, sed Tama insiste ripetis la forkondukon de sia ido. Daŭris la batalo inter Tama kaj homoj envolvante la najbarajn homojn. La situacio estis ege maloportuna por la kato, ĉar ĝi nepre devis trovi sian lokon en iu homa domo. Tama ne estis sovaĝa kato. Oni facile trovis la forkondukitan katidon. Sed Tama ne laciĝis de la batalo, sed homoj iom eklaciĝis.
nice!(0)  コメント(0)  トラックバック(0) 
共通テーマ:ペット

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。