So-net無料ブログ作成
検索選択

Tama (4) [en miaj infaneco, juneco]

Nuntempe japanaj modernaj loĝejoj ĝenerale havas hejtilojn, eĉ krimatizilojn.
Sed antaŭe ne estis efika hejtilo en nia domo. Japana tradicia ligna domo el ligna trabaĵo, teraj muroj kaj papero, havas multe da fendetoj, ekzemple inter la tirpordoj, inter muro kaj tirpordo. La ĉambroj facile aerumiĝas, kaj malfacile estis hejti ilin.
En mia infaneco "hibaĉo" estis preskaŭ ununura hejtilo en mia hejmo.
Hibaĉo estas ceramika ujo, en kiu ni tenas lignokarban fajron. Per hibaĉo ni povas varmigi niajn manojn, sed ĝi preskaŭ ne efikas por hejti la ĉambron.
Sur la planko en unu ĉambro estis kavo profunda ĉirkaŭ 40 centimetrojn. Ĉe la fundo de la kavo estis krado, sub kiu estis lignokarba fajro. Ni sidis ĉe la rando de la kavo, kaj etendis dikan kaj molan kovrilon sur la kavo. Tiamaniele maksimume ses homoj samtempe povis varmigi siajn piedojn.

En iu vintra vespero, kiam en mia hejmo estis Tama kaj ĝia ido, pri kiu mi rakontos venontfoje, mi sidis ĉe la hejtil-kavo kun du katoj granda kaj malgranda. Mi prenis mezurilon el bambuo, kaj el sub la kovrilo mi movis ĝin, aperigis kaj malaperigis petoleme. Kompreneble mi celis la katidon. Sed antaŭ la ido ekpetolis, la patrina kato ĵetis sin al la stangeto kun brilantaj okuroj. Senkonscie mi laŭte ridis ĝin, kaj la kato kondutis kvazaŭ ĝi hontus pro sia infaneca ago. Mi serioze pensis, ke kato havas kapabon senti honton.

La lignokarba fajro estas iom danĝera, ĉar en manko de oksigeno ĝi produktas karbonan monooksigenon, kiu estas mortiga veneno. La toksiĝo per tiu danĝera gaso tre malfacile perceptebla por ni, homoj.
Iuvespere Tama elrampis el la hejtil-kavo, en kiu ĝi dormis. Tiam ĝi ne povis moviĝi vigle erte pro toksiĝo de karbona monooksigeno. Supozeble la kato instinkte perceptis la danĝeron. Kato ja havas kapablon superan al homoj.
nice!(0)  コメント(3)  トラックバック(0) 
共通テーマ:ペット

nice! 0

コメント 3

Katino

Kara katamanto!

Bravege! Nun mi trovis vian blogon kun granda gxojo!
Ankaux mi amas katojn kaj foje havis Tama.
Bonvolu dauxre skribi viajn eseetojn!
Estas tre interesaj por mi. Mi venos al vi denove.

Tutkore hodiaux el Tokio.

PS. 半角英数字のみのコメントは受け付けてもらえませんでした。不思議です。困りますね。
by Katino (2009-05-12 10:14) 

katamanto

Kara Katino, dankon por via komento. Lastatempe mi estis iom okupita, kaj ne povis skribi en ĉi tiu blogo. Sed baldaŭ aperos daŭrigo.
Pri la sistemo de la komento mi ne komprenas.
by katamanto (2009-05-18 09:26) 

katamanto

P.S.
半角だけのコメントも受け付けられました。何か他の原因があるのでは?
by katamanto (2009-05-18 09:28) 

コメントを書く

お名前:
URL:
コメント:
画像認証:
下の画像に表示されている文字を入力してください。

トラックバック 0

この記事のトラックバックURL:

この広告は前回の更新から一定期間経過したブログに表示されています。更新すると自動で解除されます。

×

この広告は1年以上新しい記事の更新がないブログに表示されております。